li multe laboris kaj studadis. Ĉiutage li pentris. Nur kelkajn semajnojn li revenis Germanujon, por viziti sian patrineton, kiun mortis en la monato decembro de la jaro 1862. Frederiko nun fianĉiĝis, tiam li revojaĝis Italujon por daŭrigi la pentrajn studadojn.
Reveninte Germanujon li iris Dresdenon, kie li fondis sian hejmon, sed ĉiujare ankaŭ de Dresdeno li faris studekskursojn Italujon kaj al la „Rhön“. Baldaŭ li estis en urboj italaj, baldaŭ en belaj regionoj de Svisujo. Treege li ŝatis la „Oetz“-valon kaj la „Gotthard“.
En la Ostsee kuŝas malgranda insulo nomata „Vilm“. Nur unu domo ekzistas sur la tuta insulo. En ĝi loĝas kaj regas la

Laŭ pentraĵo de Frederiko Preller.
farmanto de la princo Putbus sinjoro Witte, kiu havas la rajton
gastigi kaj regali fremdulojn, kaj tion li faras ĉiam tiamaniere,
ke ĉiu, kiu vizitis la insuleton, ree vizitas ĝin. Multaj pentristoj
ĉiujare venis kaj venas.
Tien ĉi venis ankaŭ Frederiko Preller en la jaro 1887. Multajn studaĵojn li tie pentris, de kiuj la legantoj vidas kelkajn en tiu ĉi numero. La arbaron kaj la maron, la boatojn kaj la fiŝistojn oni vidas rigardante la verkojn de tiu ĉi periodo. La naturo de la malgranda insulo Vilm ĝojigis lin tiamaniere ke li ĉiutage laboris entuziasme. Angulon de la insuleto oni nomas ankoraŭ hodiaŭ la „Prellerangulon“.