Saltu al enhavo

Paĝo:Schramm - La Bela Mondo, 1908, I.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

En la jaro 1880 Preller fariĝis profesoro ĉe la reĝa artakademio kaj posteulo de Ludoviko Richter. Ho kia ĝojo por li! Nun li povis instrui. Sed li ne nur havis lernantojn, kiuj vizitis la oficialajn lecionojn, tute ne! Multaj venis libervole kaj volis lerni de la majstro en neoficialaj lecionoj, tiel multaj, ke Preller baldaŭ devis ŝanĝi la salonon por la instruado. Kaj dum la somero kia ĝojo por la lernantoj! Kune kun ili Preller forlasis la urbon kaj laboris kun ili en la „Dresdener Heide“, tio estas Dresdena arbaro, aŭ en la vilaĝetoj ĉirkaŭ la urbo. Dum la libertempo, precipe ĉe la tagmanĝo la majstro sidis inter la disciploj kaj rakontis el sia vivo kaj pri siaj vojaĝoj. Ĉiam li estis afabla kaj gaja, sed li fariĝis serioza, se lernantoj pentris nenature.


Boatoj.
Laŭ studaĵo de F. Preller.


Ne estas eble, nomi ĉiujn pentraĵojn kaj studaĵojn, kiujn verkis Frederiko Preller dum 41 jaroj. Oni trovas liston de ili en la libro de Dro Jordan.

Murbildoj de Preller ornamas multajn ĉambrojn kaj ŝtuparejojn en domoj de saksaj eminentuloj kaj privatuloj, sed ankaŭ en publikaj konstruaĵoj, ekzemple la salonojn de la reĝa kastelo, de la „Albertinum“ kaj de la reĝa operdomo en Dresdeno. Belegaj vidaĵoj de Grimma, Eger, Tharandt kaj Emden ravigas la vizitantojn de la reĝa kastelo „Albrechtsburg“ en Meissen.