La plej grandan verkon de Preller oni vidas en la universitata domo de Leipzig. Ĝi havas longecon da 16 metroj kaj altecon da 9 metroj kaj montras Prometheus’on veniganten la fajron el ĉielo. Pri la multnombraj bildoj en la skulptura muzeo „Albertinum“ ni parolos je la fino de tiu ĉi artikolo.
De la stablaj bildoj de Preller la vizitontoj de la kongreso vidos unu de la plej belaj en la Dresdena pentraĵgalerio. Krom tio posedas stablajn pentraĵojn de Preller la muzeoj en Leipzig, Weimar, Magdeburg kaj Breslaŭ, kaj multaj privataj personoj.
Sed ni ne devas forgesi, ke Frederiko Preller ankaŭ desegnis bildojn por belegaj libroj. Ni nur citas la belegan eldonon de la „Ilia“ kun dekdu bildoj de Preller. Kaj nun kelkajn vortojn pri lia vojaĝo Grekujon.
(Daŭrigota.) Dro Schramm.
