Saltu al enhavo

Paĝo:Schramm - La Bela Mondo, 1908, I.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La reĝa saksa porcelan-manufakturo en Meissen.

Al ĉiuj fremduloj, pasantaj la Schloss-straton en Dresdeno, kontraŭ la reĝa kastelo precipe unu granda komercejo rimarkiĝas, el kies fenestroj kontraŭlumas al ni malnovaj kaj novaj produktaĵoj de la reĝa saksa porcelan-manufakturo. Kiam ni eniros la vendejon mem — kaj ni povas fari ĝin sen aĉeta devigo, tiam afable ĉia informo estos donata al ni demandontaj,


Reĝa kastelo en Meissen.


kaj niaj okuloj plue povos satiĝi je la Ĉarmaj, ĝustplene aranĝitaj, tre diversaj komercaĵoj, kiuj baldaŭ gajnos la korojn de la gevizitantoj.

La fabrikejo mem, la tutmonde konata „Königl. sächs. Porzellan-Manufaktur“, kiu liveras ĉi tiujn belajn aĵojn, troviĝas en Meissen, ¼ da horo malproksime de la tiea ĉefstacidomo, en la beleta Triebisch-valo. Ĝi enhavas teritorion da 6 hektaroj kaj nun okupas ĉirkaŭ 700 laboristojn. La Meissena porcelan-manufakturo estas la plej maljuna eŭropa porcelanfabriko kaj estis fondita en la jaro 1710 de la saksa princoelektisto Frederiko Augusto la Ia, reĝo de Polujo. Ĉi tiu destinis la Albrechtsburg, t. e. la reĝa kastelo