la konata grafo Markolini, kiu malgraŭ bonvolaj penadoj ne povis haltigi la repaŝadon. Nur post la jaro 1830, sub la direktado de la sekreta mina konsilano Kühn, en la Meissena manufakturo, ŝanĝo komenciĝis, unue rilate al la teknikaj kaj financaj, tiam post la jaro 1860, ankaŭ en la artaj aferoj. En la jaro 1830 la kortega instituto estis ŝanĝita je ŝtata fabriko. En la jaro 1865, post la disloko de la manufakturo el la Albrechtsburg en novan konstruaĵon en la valo de la rivereto Triebisch, dua granda flortempo komenciĝis. La fabrikaj profitoj pliiĝis. Okaze de la tutmondaj ekspozicioj la manufakturo montris ĝiajn kapablojn, kiuj alportis al ĝi financajn kaj artajn sukcesojn. Kiam, dum la lastaj dek jaroj de la pasinta centjaro, oni penadis krei novan, la nunan procelanstilon, tiam ankaŭ Meissen fervore partoprenis je la grandaj artaj progresoj. La sukceso unue montriĝis esence en la ĥemia-keramika fako, poste ankaŭ en la plastika branĉo kaj en la pentrarto per subglazurkoloroj. Hodiaŭ, sub la direktado de la sekreta komerca konsilano Sro Gesell kaj de la supera mina konsilano Sro Dro Heintze, la instituto, kie la eŭopa porcelano estis eltrovita, sufiĉas ĉiujn postulojn, kiujn la evolucio de la moderna artmetio havigas al la plej nobla branĉo de la keramiko.
Estas neeble doni al la estimataj legantoj detalan raporton pri la tre interesa porcelanfabrikado, kiu apude similas al tiu de aliaj porcelanfabrikejoj. Tie ĉi nur tiom estos dirate, kiom estas necese por povi kompreni la postan teknikan kaj artan priskribon de la manufakturaj fabrikaĵoj.
(Daŭrigota.) Dro Funk.

Virina pagodo.