Saltu al enhavo

Paĝo:Schramm - La Bela Mondo, 1908, I.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vi konas la bravajn gentojn, la nomojn, la ventegojn, la sonoriladon de la brutoj kaj eĉ la bovinon kun la rubando — — — vi ja legis „Wilhelm Tell“ de Schiller. La granda poeto neniam estis en Svisujo, li neniam vidis tion, kion li tiel bele priskribis en siaj verkoj. Li estis leginta la verkojn de homoj pli feliĉaj ol li, kiuj travojaĝis la landojn, al kiuj sia animo sopiris, la


Schiller en la Karla lernejo, leganta la „Rabistojn“.


fantazio anstataŭis la propran sperton, kaj li donis al ni la plej belan priskribon elpenseblan.

Kie do li estis, skribinte „La Rabistoj?“ Li kuŝis en lito en la „Karlsschule“, (Karla lernejo) la kreaĵo de la duko Karl von Wuerttemberg, en lia kastelo „Solitude“ (Soleco). La dudek-jara Schiller tute ne estis malsana, li estis devigata tion ŝajnigi, por trovi la tempon por la skribado de la tragedio. Plej granda kontrasto ne estas imaginebla — tie ĉi etiketo kaj sklava devigo — tie en la bohemaj arbaroj homoj ebriaj per ideoj de libereco.