Saltu al enhavo

Paĝo:Schramm - La Bela Mondo, 1908, I.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

prenis la fruktojn (ili estis bonege preparitaj), kiam mi ekvidis sinjoron rajdantan sur belega ĉevalo. Li faras al si ankoraŭ iom da moviĝo antaŭ la manĝo, por ke ĝi gustumu al li pli bone, mi pensis. Mi deziris al li mian sanegan stomakon, mi ne bezonis lacigi ĉevalon, por povi manĝi kun apetito. Pli rapide, ol mi povas diri kaj pensi tion ĉi nun, la rajdanto atingis min, kaj — estis Sro Frege mem. Pro timo la lasta peco defalis el mia mano, kaj la promenadanta hundo tuj ekkaptis ĝin, mi rapide kunvolvis mian paperon kaj ne sciis, kiel helpi al mi.

„Ho, Sro Keller,“ diris Sro Frege, „kio vi faras? Ĉu vi opinias, ke vi ne ricevos sufiĉe multe por satiĝi ĉe mi?“

Kion respondi? Mi pensis: Diru la veron. Mi tial diris al li, ke mia situacio ne permesas al mi, doni du talerojn da trinkmonoj por unu tagmanĝo, kaj ke mi intencis, peti lian pardonon hodiaŭ vespere aŭ morgaŭ, ĉar mi ne venis.

Tiam li laŭtege ekridadis kaj respondis: „Ho, tion ĉi vi devos fari, aŭ mi ĉagreniĝos pri vi, mi atendos vin je la kvina, sed venu efektive. Bonan apetiton!“ kaj li forrajdis sur lia bruna ĉevalo. Mi tute ne sciis, kion fari, sed kiam alvenis la kvina, mi tamen iris al li.

Oni montris al mi lian skribejon, kaj li mem venis renkonten al mi, premis al mi la manon, gvidis min en apudan ĉambreton kaj diris al mi: „Kara Sro Keller, vi havas krediton de 10 000 taleroj ĉe mi, sed se vi bezonus la duoblan sumon, aŭ eble ankoraŭ pli multe, senĝene diru ĝin al mi.“

Mi respondis: “Vi eraras, mi nur posedas 1000 talerojn.“ Tiam li diris al mi: „Estas kaj restas tiel, kiel mi jam diris al vi, vi estas homo, kiu komprenas ŝpari, kaj hodiaŭ vespere mi petas vin manĝi tute sole kun mi kaj kun mia familio.“

Kaj tiel fariĝis la afero, kaj precipe plaĉis al mi, ke li ne rakontis la okazintaĵon al lia edzino kaj al liaj infanoj, ĝis kiam mi estis forvojaĝinta de Leipzig. Li certe pensis, ke ne estas agrable por mi, se oni ridus pri tiu eĉ bonkore.

Tiamaniere ebliĝis al mi per la kolbaseto, konstruigi la grandan drapfabrikon, kaj tiel longe kiel la maljuna Frege ankoraŭ vivis, mi manĝis vespere ĉe li, kiam mi estis en Leipzig kaj je la fino ni ĉiufoje manĝis kolbaseton.

Tradukis H. Marx. B. Auerbach.