Saltu al enhavo

Paĝo:Schramm - La Bela Mondo, 1908, I.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Frederiko Preller.
Laŭ sciigoj de sinjorino Toni Preller.

Kiu vizitas en Dresdeno la reĝan operdomon aŭ la „Albertinum“ aŭ la mondfaman pentraĵgalerion — kaj tion faros certe ĉiuj partoprenontaj de la kvara kongreso —, vidos en ĉiuj tri konstruaĵoj pentraĵojn de Frederiko Preller. Tial oni permesu kelkajn vortojn pri li.

Frederiko Preller estas la filo de la famekonata Odyssee-Preller kaj naskiĝis la unuan de septembro de la jaro 1838 en Weimar. Li estis la plej juna el tri filoj. La patro tiam estis malriĉa, tamen al la filoj mankis nenio. La patro faris ĉion por la infanoj; krom tio la pentristino Louise Seidler kaj la komandanto de la „Wartburg", Bernhardo de Arnswald bone helpis la infanojn, precipe la plej junan. Sinjorino Seidler montris al Frederiko ofte la multajn arttrezorojn, kiujn ŝi estis alportinta