Saltu al enhavo

Paĝo:Schulhof, Hankel - Kion la vivo alportis, 1911.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Se Vi tien venos, mi Vin petas,
diru al li, ke en lia lando
estas nune viva propagando
por la sonĝo lia filozofa,
ke en kor’ de multa jam Bohemo
gaje kreskas lia bona semo
en la form’ de lingvo Zamenhofa.

Aperis 1./IV. 1911 en »De Avondpost«
en ’s-Gravenhage (Nederlando).
[Ornamaĵo mankas]