Saltu al enhavo

Paĝo:Schulhof, Hankel - Kion la vivo alportis, 1911.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Kaj ĉi tiu komitato
devus trovi fundamenton
kaj ni laŭ ĝi plibonigos
la fuŝitan homan genton.

Sed se tiu komitato
tre prokrastus la decidon,
mi mem kreos novan homon,
reformitan homan — idon.

Aperis en Bohema Revuo Esperantista
en novembro 1910.
[Ornamaĵo mankas]