Saltu al enhavo

Paĝo:Schulhof - Aŭtunaj floroj, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Tial, se vi kanton mian koni volas,
serĉu en natur’ ĝin, kie vivo bolas,
sed ne en la libroj, ie sur paper’;
inter papilioj, muŝoj, floroj ĉarmaj,
sur herbejo verda, en radioj varmaj
mia kant’ petolas ie sur la ter’.

Mi ne scias, kie vi ĝin serĉi devas,
kie ĝi sin kaŝas, kie nune revas,
aŭ ĉu je vi ridas ie el sekret’;
eble ĝi fariĝis bonodora floro
kaj ĵus hejmen portas ĝin sur juna koro
ia sopiranta, bela knabinet’.

11./III. 1912.
Aperis en Pola Esperantisto.
En polan lingvon tradukis Czeslaw Kozlowski.


[Ornamaĵo mankas]