Paĝo:Schulhof - Bohemaj Grenatoj, 1922.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝaŭma, sovaĝa jen Ostravica.
Ĉu vi ĝin aŭdas, Marinjo Magdon?

Salto maldekstren kaj ĉio finiĝas.
Via hararo kaptiĝis sur roko,
sango makulis la blankajn manetojn,
Di’ kun vi estu, Marinjo Magdon.

En la tombejo ĉe muroj la tomboj,
krucoj kaj floroj sur ili ne estas.
Memmortigintaj ĉi-tie nur kuŝas.
Kuŝas eĉ tie Marinjo Magdon.