Paĝo:Schulhof - Bohemaj Grenatoj, 1922.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Karel Havlíček-Borovský:
LA TOMBO.

Mi konsilas, knaboj
al vi sen hezito,
entombigi vin ne lasu
ie laŭ la rito.

Herb’ sur tomb’ kreskanta
estus via fino,
ĉar la herbon formanĝegus
kapro aŭ bovino.

En solecan meti
lasu vin tombeton,
kaj sur tombo igu planti
junan tilieton.

La konsilo estas,
knaboj, tute prava,
super vi printempe sonos
kant’ de l’birdoj rava.