Paĝo:Schulhof - Bohemaj Grenatoj, 1922.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur tombeto via
floros la tilio
kaj sub ĝi gejunularo
ŝercos en Julio.

Kaj la floroj estas
plenaj de mielo,
kiun suĉas kaj kolektas
malgranda abelo.

Noblan havos finon
vi en form’ miela,
vin en sia kafo trinkas
eĉ knabino bela.