Paĝo:Schulhof - Bohemaj Grenatoj, 1922.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Svatopluk Čech:
LA FRATECO.

Ni forĵetu la pokalon
plenan de la gal’ kaj pest’,
sur la tero jam eksonu
de l’frateco sankta fest’.

Nur neniu volu havi
ĉiujn laŭ la sama form’,
dum la vivo sane bolas,
ne ekzistas unu norm’.

Se nur nia koro batos
por la sama cel’ kaj ag’,
tiam certe nin renkontos
foje ni sub unu flag’.

Nur prudento kaj nur sento
estu nia armilar’,
la envi’ kaj malfavoro
apartenas al barbar’.