Paĝo:Schulhof - Bohemaj Grenatoj, 1922.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekvintan tagon, kiam la monaĥoj
en la preĝejon venis, kanti „horojn“,
eternan lampon trovis nelumanta
kaj de Amarus mankis la postsekvoj.
Sur forgesita tomb’ en la tombejo,
sur tomb’ de la patrin’ li morte kuŝis,
vizaĝon lian kovris blankaj floroj;
li kuŝis kaj la bird’ senĉese kantis.