tra la
mondo
Mi havas korespondanton, esperantiston en Anglujo. Kiam mi skribis la unuan leteron al li, mi priskribis ĉion pri mi mem - interalie, ke mi havas politeknikan instruitecon kaj ke mi laboras en projekta oficejo pri projektado de kablaj retoj kaj elektraj stacioj.
Mia anglo en sia respondo esprimis treegan miron; li eĉ
dubis ĉu mi vere estas inĝenierino! Li sendis kun sia letero
tondaĵon el angla gazeto. Parto de la tondaĵo estis
granda foto. La foto montras la unuan anglinon kiu komencis
labori kiel lokomotivistino veturiganta subterajn
vagonarojn. Ĵurnalisto en ravaj vortoj priskribis la penon
kaj laboregon, kiuj ebligis al ŝi atingi tian respondecan
postenon. Mia korespondanto opiniis ĉi tiun eventon grava
atingo en la historio de virina egalrajteco.
Kompreneble, se pri Anglujo temas!
En ĉi tiu momento mi pensis al certa tago antaŭ dudek kelkaj jaroj, en kiu mi ricevis la politeknikan diplomon. Neniu fotis min. Neniu miris. Mankis gazetara intervjuo. Kune kun mi en mia fakultato ricevis samajn diplomojn 9 junulinoj, kaj, en aliaj lernejoj de Pollando, kelkaj miloj.
Kompreneble, en Pollando ekestis specialaj kondiĉoj post la lasta milito. Tiu terura milito komplete ruinigis nian landon kaj mortigis multe da homoj. Simple por pluvivi, ni