Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭen kaj ...


La unua virina radio en Aŭstralio aŭdiĝis en decemkro pasintjare en Brisbane. Elsendis la programon la Etna Elsenda Asocio de Queensland, kiu ricevis sian licencon kondiĉe ke ĝi donu elsendo tempon ankaŭ al la malsukcesaj kandidatoj, kiuj inkluzivis Virinan Radion. Virina Radio ankoraŭ klopodas ricevi la propran licencon, sed intertempe ĝi elsendas dufoje semajne po unu horo.

Virina Radio celas prezenti kurantajn publikajn demandojn al hejmrestantaj virinoj, por plilarĝigi la komprenon, kiu mankas al multaj virinoj rilate publikajn aferojn. la prezentantoj esperas ke tiel ili denos al virinoj pli da memfido por diskuti bezonatajn ŝanĝojn.

El la 37 komitatanoj nomitaj de la Landaj Sekcioj de TEJO, 13 estas virinoj - do iom pli ol 35% de la tuto. La sekretario de TEJO kun fiero raportas tiun konstaton kaj komentas, ke okazas evoluo en la ĝusta direkto. Ŝajne li pravas, ĉar el la 7O komitatanoj de UEA, nur 13, aŭ 18,6%, estas virinoj.

Ekde decembro 1919 aperas en Sovetunio feminisma periodaĵo kun la titolo Almanako, por virinoj kaj de virinoj. Ĝia redakta kolektivo en Leningrad emfazas en sia ĉefartikolo, ke necesas en Sovetunio virina liberiĝo, kiu baziĝas sur la tiurilataj atingoj de la oktobra Revolucio de 1917, kaj kiu rilatas al la nuntempa monda situacio. la kolektivo rigardas kiel unu ĉefan problemon la fakton ke "la valorsistemo de la socio restas vira" — ke oni taksas la virinojn laŭ tio, kiom ili similas al viroj.

La artikoloj de individuaj kontribuintinoj havas suliĉe personan aspekton tiel laŭ formo kiel laŭ enhavo. Laŭ formo, ĉiu artikolo estas akompanata de foto de la aŭtoro kaj tajpita per malsama tajpilo. Enhave, oni diskutas jen la alkoholismon, je la labordividon, jen eĉ ies novan fidon al la Sankta Virgulino Maria.

Kiel ĉe alilandaj feminismaj revuoj, la periodaĵo celas ebligi pli intiman kontakton inter aŭtoroj kaj legantoj. Aliflanke diference de okcidentaj revuoj pri tiaj temoj, oni ne diskutas seksajn rolojn au konsideras aranĝojn ne bazitajn sur la familio.

La sciencfikcio estas literatura ĝenro kie, en pli fruaj jaroj, viroj verkis por viroj — eĉ pli grandproporcie ol en la literaturo ĝenerale. Unu elstara verkistino, Catherine L. Moore, dum jaroj aperis nur kiel “C.L. Moore" por kaŝi sian sekson. La populara magazino Playboy eĉ en 1969, aperigante novelon de Ursula K. LeGQuin, insiste uzis la formon "U.K. LeGuin".

Tio draste ŝanĝiĝis dum la lasta jardeko. Meze de la sepdekaj.