jaroj, la konata sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon rimarkis en prelego, ke la plej interesaj novaj verkistoj em la ĝenro ŝajne ĉiuj estas virinoj, kun escepto de James Tiptree, Jr. Kelkajn monatojn poste, "Tiptree" montriĝis pseudonimo de d-ino Alice Sheldon.
En 1979, el la kvin titoloj proponitaj kiel plej bona romano por la premio "Hugo", kiun voĉdonas aliĝintoj al la Monda Sciencfikcia Kongreso, kvar estis de virinoj, inkluzive de la gajninto, Sonĝoserpento de Vonda N. Molntire. Tiu sama romano gajnis ankaŭ la premion "Nebula" de la asocio Sciencfikciaj Verkistoj de Ameriko, kiu aljuĝis duan lokon al La paliĝinta suno : Kesrit, kies autorino estis C.J. Cherryh.
En pluraj lastaj numeroj de la revuo Budapeŝta Informilo aperis anonco pri "interesa laboro" en iu fabriko de medikamentoj. Ekzistas tie eblecoj por profesia lernado de fakoj: laŭ la anonco "Knaboj povas anonci sin metilernanto pri fakoj medikament-fabrikista (kemiista), serurista, veldista, elektrista, tornista, tubomuntista. Knabinojn ni akceptas pri fako medikament-fabrikista (kemiista)."
Supozeble tiu fabriko ne havas tre altan proporcion da virinaj laborantoj. Surprize, ĝuste unu oni elektis por aperigo en la bildo.
En la danlanda balotado la 23an de oktobro 1979 la kandidatinoj ricevis meznombre 1723 prefervoĉojn, superante la meznombron 1272 por virkandidatoj. Tamen, en la dana parlamento estas 549 viroj kontraŭ nur 238 virinoj. Kial tio okazas? La balotantoj evidente mem favoras virinojn. Precipe du faktoroj malhelpas sukceson de virinoj ĉe la balotado. Unue, estas multe da voĉdon-kvartaloj, kie ne ĉiu partio kandidatigas virinojn. Due, la sistemo donas preferon al kandidatoj en la komenco de la kandidat-listo, kiuj ĝenerale estas viroj. Propono de Dana Virina Asocio pri reformo en la sistemo forigus tiujn mankojn.
Laŭ la usona inisma revuo Ms., enketo pri la gustoj de japanaj viroj montris, ke por ili la plej alloga trajto de virino estas la voĉo. Japanaj virinoj laŭkutime parolas unu oktavon pli alte ol viroj kaj uzas inajn vortformojn. Per sekretaj sursonbendigoj de lernejaninoj, tamen, oni konstatas ĉiam pli. oftan uzon de la pli aŭtoritataj viraj vorto— kaj demando-formoj.
Informojn por ĉi tiu rubriko provizis: Winsome Greenhalgh, Aŭstral.; Thomas Bormann (Tomas Borman), FRG; Charles Power (Ĉarlz Paŭr), Ned.; Werner Bormann (Verner Borman), FRG.