Ni nun troviĝas ĉe la meza punkto de la UN-Jardeko por
Virinoj, anoncita dum la Internacia Jaro de la Virino en
1975. Kion la virinoj atingis dum tiuj 5 jaroj? Ĉu entute
ilia pozicio pliboniĝis? Aŭ ĉu fakte la proklamado
de tiu jardeko estis nur retorika ekzerco, sen iu ajn
rilato al la efektiva situacio?
Por studi la konkretajn atingaĵojn de la unua duono de la UN-Jardeko por Virinoj, 1976-1985, kaj por plani programon de specifa agado por la venontaj 5 jaroj, renkontiĝos en Kopenhago la Universala Konferenco pri la Jardeko, je la 14a - 30a de julio ĉi-jare. Partoprenos la Konferencon reprezentantoj de registaroj, instancoj de UN, inter-regis-
PRI EVOLULANDOJ, EKZEMPLE?
KION SIGNIFAS modernigo de la vivnivelo en la evoluantaj landoj de Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko? -— Kompreneble, forigon de nekonvenaj aranĝoj, de malriĉeco, de problemoj nutraj kaj higienaj.
SED ĈU oni memoras, ke 50% el la loĝantoj estas virinoj? - Bedaŭrinde, fakuloj pri evoluigo supozas, ke nur viroj, kiel "famili-estroj", ricevu evolu-avantaĝojn: monon, laboron, krediton ktp.
ĈU VERE estroj de familioj ĉiam estas viroj? - Ne! En Kenjo triono de la kamparaj familioj havis virinan estron en 1969; estis eĉ pli alta proporcio en Lesoto.
KIEL FUNKCIAS evolu-planoj bazitaj sur la antaŭjuĝo ke nur viroj estras familiojn? - Katastrofe! Familioj foje estas transplantitaj en mediojn, kie la virinoj ne povas fari sian tradician laboron. Rezulte, la virino fariĝas servisto de la edzo, kiu sola ricevas pagon eĉ pro ŝia laboro!)
ĈU OKAZOS pli racia planado,preter maltrafaj antaŭ juĝoj?