kontraŭfundamenta. Ulo, ano, isto, anto, ato - ĉiuj esprimoj
estas principe senseksaj, kaj se ni subkomprenas, ke
temu pri viroj, ni sekvas nur la malbonan kutimon de naciaj
lingvoj. John Wells traktis tiun aferon en sia libro
Lingvistikaj aspektoj de Esperanto ("Mondrigardo", p. 67).
Kio momente estas farebla? Mi listigas miajn konkludojn
laŭ ilia akcepteblo en normalaj konversacioj aŭ en prelegoj:
- kiam la distingo inter viro kaj virino ne estas nepre necesa, mi ne aplikas distingan vorton aŭ sufikson,
- por eviti la ambaŭseksan uzon de li, mi ĉiam en tiuj kazoj diras "li aŭ ŝi", kvazaŭ nova pronomo liaŭŝi,
- kiam mi kuraĝas al nekutima lingvouzo, mi aplikas ĝi aludante al homoj ĝenerale,
- mi kontraŭbatalas seksisman lingvouzon ĉe aliaj, tamen rezignante pri altrudo de iu el la proponitaj formoj (kiel okazis en la nova statuto),
- kun atento mi sekvas la diskuton pri la pronoma demando kaj kontribuas al ĝi; se iam estus pli vaste akceptata propono, mi suktenus ĝin,
- iam la seksismo ĝenerale en Esperanto devus esti plene venkita, supozeble per elimino de la sufikso -ino (ni ankaŭ ne havas sufikson uzotan kiam la priskribita ulo estas negro!) aŭ per paralela apudmeto de sameca sufikso por la vira sekso - tiam ĉiuj personnocioj fariĝus tiel senseksaj kiel la vorto "pasaĝero".
Mi kredas, ke la vojo estas longa, ĝis kiam la seksismo malaperos el Esperanto. Sed feliĉe tio eblas en la in- ventaĵo de Zamenhof! En multaj naciaj lingvoj la sendiskriminacia lingvouzo estas simple neebla, ĉefe kiam ili havas genrojn. Kvankam en sia Proverbaro Zamenhof desegnis vere teruran bildon pri virinoj (tipa pensmaniero por la pasinta jarcento), li donis al ni lingvon, kiun ni per niaj kutimoj prenitaj el niaj naciaj lingvoj faris seksisma, sed en kiu ne troviĝas de si mem tiu diskriminacio kontraŭ la virinoj. Ni povas uzi Esperanton neseksisme kaj tamen resti plene sur la bazo de la Fundamento. Kaj tion ni faru!