Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

von de SkE. Interalie la konstato, ke ili legas nian novaĵleteron, malhelpos tendencon al "Eŭro-centrismo” - tio estas la emo supozi, ke la eŭropa kulturo estas la normo por la tuta mondo.

Unu tuj konstateblan rezulton de la japana influo vi rimarkos jam nun. Ni estas petitaj aldoni transskribojn de personaj nomoj, por ke niaj kunlaborantoj sciu, kiel skribi ilin per japanaj literoj. Kie ni sciis la ĝustan prononcon, ni mem aldonis transskribojn en ĉi tiu numero. Estonte, skribante al SkE, bonvolu ĉiam indiki la prononcon de via nomo post la nacilingva literumo.

Nia movado provizas sufiĉe ŝirmitan merkaton por eldonaĵoj kiel SkE. Ĉu ĝia enhavo estas tia, ke ĝi sukcesos teni la intereson de legantoj ankaŭ en la pli vasta mondo? SkE dependas ĉefe de kontribuado de ŝiaj legantoj. Evidente, ju pli da legantoj, des pli varia kaj diversa la enhavo. Necesas do larĝigi nian legantaron per varbado — kaj por tio ni bezonas vian nelpon. Multaj homoj ankoraŭ ne aŭdis pri SkE, malgraŭ bona prezento en aliaj esperantaj revuoj. Anoncu SkE en via loka grupo kaj ĉe renkontiĝoj. Ni povas provizi limigitajn kvantojn da varbekzempleroj kaj aboniloj. Petante tiujn, bonvolu indiki deziratajn kvantojn.




KVA

virinoj en Esperantujo.


"Ĉu ekzistas diskriminacio kontraŭ virinoj en la Espsrantomovado?" Tio estas unu el la demandoj, kiujn ni planas diskuti dum la traktado de la kongresa temo en Stokholmo ĉi-somere (vidu la lastan numeron de SkE, p. 14-15). Pri kelkaj el la aliaj diskutotaj demandoj ni tradukigas artikolojn en Esperanton, sed pri tiu temo ni ne konas taŭgan materialon. Ĉar laŭ nia scio ne jam troviĝas studoj pri ĝi, ŝajnas ke ni devos mem krei ilin. Ni ne povas nun fari tion tre sisteme, sed almenaŭ eblas proponi kelkajn specifajn demandojn, kiujn vi povus konsideri prepare al la Kongreso (jam antaŭ la Kongreso ni ĝojus ricevi viajn opiniojn). Eble la faktoroj, kiujn ni mencias ĉi-sube, ne ŝajnas al vi