la ĉefaj. En tiu okazo ni volonte ricevas viajn aliajn sugestojn. Ni restas malfermaj al ĉiuj ideoj!
1. Gvidantaj virinoj. Kiuj estas la plej bone konataj virinoj en la internacia Esperanto-movado kaj en via loka aŭ nacia movado? Kiom da efektiva potenco ili ĝuas, kaj kian? Kiuj faktoroj en iliaj personecoj aŭ vivsituacioj ebligas al ili sukcesi? Kio malhelpas, ke aliaj virinoj atingu similan nivelon?
2. Esperanto-literaturo. Kiel virinoj estad prezentitaj en la Esperanto-gazetaro, -lernolibroj, -beletraĵoj? Ĉu tiuj fontoj emas pli fortigi la seksajn stereotipojn? Kie virinoj estas prezentitaj laŭ pozitiva maniero? Ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo?
3. Loka kaj nacia agado.
— Kiuj estas la proporcioj de viroj/virinoj? Ĉu unu sekso pli ol la alia emas forfali el Esperanto-agado? En kiuj. proporcioj la seksoj troviĝas en gvidaj pozicioj?
— Kiuj faktoroj ludas rolon en la agemo de membroj de via grupo? (Kelkaj sugestoj: aĝo, sekso, geedza stato, infanoj.... Ĉu ekzistas aliaj?) Kiel tiuj faktoroj influas la regulan vizitadon al la grupo kaj partoprenon en ĝia agado?
— Kiel personaj kaj seksaj rilatoj influas partoprenon en la grupa agado?
— Ĉu viroj aŭ virinoj kutime havas pli bonan lingvoscion? Kial? Kiu pli parolas dum renkontiĝoj?
— En via loka/regiona grupo, ĉu virino aŭ viro kutime: prezidas? sekretarias? gvidas diskutojn aŭ prelegas? pritraktas eksterajn rilatojn? preparas la programon? prizorgas trinkaĵojn ktp?
— Ĉu troviĝas pli da viroj aŭ da virinoj ĉe la pli alta nivelo de la Esperanto-instruado kaj studado?
ab/ld
ve, ĉe la virino. Ankaŭ tio meritas esploron.
SkE do ne celas fariĝi pornografia revuo, nek gvidilo pri la amora arto. Ĝi estas kaj restas revuo pri — sekso kaj egaleco.
Charles Power (Ĉarlz Paŭr), Nederlando