Leteroj
Mankis spaco en la unua numero de SkE por aperigi ĉiujn
reagojn pri la provnumero. Fakte, kelkaj alvenis nur post
apero de la sekvanta numero. Jen do kelkaj pliaj komentoj
de vi, la legantoj.
Pri la enhavo de la bulteno mi havas kelkajn perpleksojn.
Unue: kial "novaĵletero"? Laŭ mi ĝi estas simple revuo,
bulteno, gazeto, artikolaro, kion vi volas, sed neniakaze
"letero". Due: en sia artikolo Ole Hagemann ne klarigas
kial, inter la senfinaj eblecoj, li elektis ĝuste ri kiel
la neŭtran triapersonan pronomon. Ni ne forgesu, ke la r
estas tute nekonata al kelkaj popoloj kaj malfacile, fuŝe
aŭ mise prononcata de multaj aliaj (ekz. angloj, francoj,
germanoj). Kial ne bi, di, gi, pi, ti? Sed la problemo
postulus multe pli longan kaj kompleksan pritrakton.
Aldo de' Giorgi (Ĝorĝi), Italujo
Volonte mi volas reagi al la artikolo de Ole Hagemann en
numero O de SkE. Mi subtenas tute la ideon de Ole enkonduki
la novan pronomon ri kiel komunseksan pronomon. Tio
estus bona kontribuo al egaleco inter viroj kaj virinoj.
Kion vi opinias pri la uzado de la vorto "fraŭlino" kiel
alparoltitolo? Mi neniam legis aŭ aŭdis la vorton "fraŭlo"
en ĉi tiu rilato, kial ni ne ĉesu uzi la vorton "fraŭlino"?
Anstataŭ "fraŭlino" oni povas uzi "sinjorino" por
ĉiuj virinoj kaj por knabinoj ekde 16 jaroj. 16-jaraj