Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tre ofte mi havas la impreson, ke la tuta diskutado iras al tre malbona direkto. Ĉu la virinoj laboru eksterhejme? “La virinoj" same ne ekzistas kiel "la viroj". Sed ekzistas individuoj, homoj viraj kaj virinaj. Ili ĉiuj havas unu komunan gravan problemon: la problemon kiel plej bone evolui, kiel disvolvi siajn kapablojn, kiel kreskigi sian memfidon. “Tiun problemon ni komune solvu, sen ke iu ajn premu nin en novajn rolojn. Ĉiu homo decidu mem pri sia destino. Mi ĉiam estas tre skeptika, se iu alia batalas por mia bono asertante ke ĝi konus kion mi bezonas. Do, ne premu "la virinojn" en novan korseton!

Harald Schicke (Ŝike),FR Germanujo


... mi povas gratuli vin pri Sekso kaj Egaleco, interesa kaj plena de bonaj ideoj. Nur la propono enkonduki ambaŭseksan pronomon ri ŝajnas al mi nekonsilinda; kial ne li-ŝi?

Albert Goodheir (Gudher), Britujo

Bonorde mi ricevis la n-ron O de sekso kaj Egaleco. En akordo kun linioj viaj el la unuapaĝa prezento: "Ili argumentis, ke la virinoj ne devus konsideri sin speciala grupo, sed agi en la kadro de la ordinara socio, senzorge pri sia sekso. Tiu reago venis precipe de virinoj, kiuj mem sukcesis tion fari." Vi mem, prave, lokis mian propran alportaĵon en tiu kadro.

Ĉi-supre, mi substrekis "devus". Ja, ĉu ĉiuj povas? En tiu demando kuŝas la problemo. Do, ŝajnas ke via revuo povus esti utila al multaj. Kun plezuro mi legos la venontajn numerojn.

Berengère Cheverry (Beranĵer Ŝeveri), Francujo


ŜANĜU NIAJN MONOLOGOJN EN DIALOGOJN


Ne permesu, ke oni prelegu al vi; reskribu !


Pli da leteroj sekvas sur p.19.