sola edzino de multe pli maljuna viro, aĝas 50.
Ĉi-matene ŝi estas en sia unuĉambra domo kaj elguŝigas "nere"-grajnojn. La edzo sidas ekstere kaj kunkudras felojn, Li aŭskultas la intervjuon kaj aldonas unu-du vortojn.
Kiel knabino elektas la edzon?
"Kiel ŝi edziniĝas en via lando? Verŝajne ĉie okazas sammaniere. Mia edzo jam dufoje edziĝis antaŭ ol edziĝi kun mi, sed kiam mi alvenis la aliaj du edzinoj jam foriris. Oni povas elekti edzon por sia filino, sed kiu certigas ke ŝi restos kun li por ĉiam kaj estos feliĉa? Ekzemple, mia filino: ĉu vi vidis ŝin pasintan monaton danci dum la festo? Bone, la postan tagon ŝi foriris kun edziniĝinta "fratino"[1] kiu loĝas en la proksima provinco. Nun ŝi loĝas kun la plej juna frato de sia bofrato. Mia edzo mesaĝis al ŝi trifoje, ke ŝi revenu, sed ŝi ne volas. Ŝi venis foje por diri ke ŝi emas resti tie, en tiu vilaĝo. Ni ne povas ĝin devigi al reveno, ĉar ŝi elektis mem vivi kun tiu viro. Aliflanke mia filo, kiu estas pli aĝa ol liaj du fratinoj, serĉas edzinon. Li jam petis du knabinojn, sed ili lin rifuzis. Mi kredas ke estos pli facile kiam lia fratino edziniĝos, ĉar ni ricevos ŝian prezon en brutoj kaj uzos ĝin por aĉeti edzinon por
nia filo.”
- ↑ Ĉiu virino kiu ligiĝas pro parenceco aŭ edzeco al domloĝantaro nomiĝas "fratino".