Ĉu estas bone esti la sola edzino?
"Ne mi devas tion diri. Multaj inoj pensas, ke postulas multan laboron esti sola en la domo. Sed mi estas bonŝanca, ĉar mi havas kun mi miajn "fratinojn", kiuj helpas al mi kvazaŭ ili estus edzinoj. Ni kuiras laŭvice kaj manĝas ĉiuj kune. Kiam viro havas plurajn edzinojn li neniam manĝas kun ili. Mi zorgas esti feliĉa kaj ĝui la ĉeeston de mia edzo kiam mi manĝas."
Kiel la homoj eksedziĝas?
"Kiel mi sciu? Mia edzo neniam traktis min malbone, kaj mi neniam emis lin forlasi. Kiel mi povus lasi lin nun kiam li estas blinda kaj malsana? Se edzo zorgas pri sia edzino kiam ŝi malsanas, ŝi ankaŭ ĉiam zorgos pri li."
Kiu laboras pli, la viroj aŭ la inoj?
"Ni estas maljunaj, mi kaj mia edso, do ni ambaŭ malmulte laboras. Por havi ajnan okupon, li plektas ŝnurojn aŭ klopodas kudri: mi donas al li ĉifonojn por fliki. Li lavas siajn vestojn, sian manĝilaron, li promenas tra mia arakidkampeto, proksime de la domo, sed dum la plej granda parto de la tempo li restas ĉi tie kaj babilas kun la amikoj. Kiam li estis pli juna li ege laboris, kaj laŭ niaj tradiciaj moroj li ne volis ke mi tro laboru en la kampoj. Ĉu vi scias? La nova edzino de Avujan eĉ ne kapablas uzi dabaon (specon de hojo). Mi ĉiam insistis helpi al li. Kiam oni vidas la edzon tiom peni por nutri la familion, kiel oni povas ne helpi? Sed estas aferoj, kiujn virino ne povas fari ĉar ŝi ne havas la forton, kiel kultivi kampeton de laktukoj kaj tomatoj. Por tion fari, oni devas fosi puton kaj akvigi la kampeton ĉiutage. Same por la kotono. Estas tro da lahoro por virino sola."
Kiu decidas kiuj eli la gefiloj iru al la lernejo?
“Miaj gefiloj ne iris al la lernejo. Kiam ili havis la aĝon ĝustan por komenci ĝin viziti, mi apenaŭ aŭdis pri tia afero. Hodiaŭ mia edzo diras, ke estus bele se mi lernus legi kaj skribi, kondiĉe tamen, ke mi ĉiam restu hejme por zorgi pri li, kiel mi ĉiam faras."
Artikolo el Unesko-kuriero aŭg-sep. 1975
tradukita de Christina de Ciorgi ♀ (kristina de ĝorĝi)