SINDIKATOJ por purigistinoj
En Peruo ekzistas sindikatoj por virinoj kiuj laboras en privataj domoj pri purigado, lavado, kuirado, infanzorgado ktp. Kutime ili ricevas tre malbonan pagon, nenian socian asekuron kaj laboras 15 horojn aŭ pli tage. Krome ili ofte estas devigataj loĝi en la labordomo.
Pro ĉio ĉi la virinoj preskaŭ ne havas eblecon ekscii pri siaj rajtoj aŭ pri sindikataj agadoj. Unu el la sindikatoj tamen sukcesas organizi dimanĉan lernejon kie oni instruas lingvon, matematikon kaj historion. Post la tagmeza manĝo okazas lecionoj pri desegnado, muziko ktp. Ankaŭ sindikatajn agadojn oni pridiskutas.
La ĉefa celo de la sindikato estas konsciigi la virinojn ke pro la fakto ke ili estas konsiderataj duarangaj pro sia sekso, ili devas fari laboron rigardatan kiel duarangan (purigado).
MANIFESTACIO en Amsterdam
Sabaton la 21an de decembro 1980 okazis granda manifestacio en Amsterdam, Nederlando. (Organizis ĝin la grupo “Ni virinoj postulas", kiu okupiĝas pri la batalo por leĝo pri abortigo, kiu rajtigus al la virinoj mem decidi. Du tagojn antaŭe la nederlanda parlamento akceptis leĝon, kiu permesas abortigon kondiĉe ke kuracisto rekomendas ĝin laŭ difinitaj kriterioj kaj post dutaga deviga konsidertempo.
“Ni virinoj postulas” opinias, ke ne la povohavaj kuracistoj rajtu decidi, sed ke la virino mem
decidu pri sia korpo. Krome,
ili kontraŭas la dutagan kansidertempon,
ĉar ili opinias, ke
virino kiu elektas abortigi jam
travivis malfacilan periodon.
Oni ja ne facile faras tiun paŝon!
VIRINOJ en Eŭropo
Ĉi tiu revuo estas eldonaĵo de la Eŭropa Komunumaro. Ĝi enhavas artikolojn pri la situacio de virinoj en la naŭ landoj de la Komunumaro. Sed ankaŭ informojn