pri leĝoproponoj en la Eŭropa Parlamento, kiuj rekte tuŝas virinojn, kaj raportojn pri ekzemple la UN-konferenco en Kopenhago.
La ofsetita revuo estas (por ni senpage, verŝajne ankaŭ por vi) havebla en almenaŭ la 6 lingvoj de la Komunumo en la sekvaj landoj: Belgio, Danlando, FR Germanio, Francio, Irlando, ltalio, Luksemburgo, Nederlando, Britio, Kanado, Venezuelo, Ĉilio, Greklando, Japanio, Hispanio, Tajlando, Turkio, Usono, Svislando kaj Portugalio. Se vi interesiĝas, ni povas sciigi al vi la mendadreson en via lando.
HELPPROJEKTO por virinoj
En la provinco Gangni de Bangladeŝo, la plej malriĉaj virinoj, nome vidvinoj kaj eksedzinoj de malriĉuloj, povas prunti monon por aĉeti krudan rizon. Ili hejme kuiras, sekigas kaj pistas la rizon. Post tiu preparado, ili povas vendi la rizon ĵe profito. Ĉiusemajne ili povas prilabori 140 kilogramojn.
El la gajno, ili ĉiusemajne repagas parton, ŝparas parton, kaj per la cetero sin vivtenas. Post kelkaj monatoj ili povas aĉeti kokojn aŭ kapron aŭ eĉ terpecon.
La celo de la projekto estas ekonomie sendependigi la virinojn.
ANSTATAŬ la panepilolo
Ekzistas bona rimedo anstataŭ la panepilolo (t.e. kontraŭ-koncipa pilolo uzata post koito). Oni devas preni du ordinarajn kontraŭ-koncipajn pilolojn en malpli ol 72 horoj post la koito, kaj tiam denove du post pliaj 12 horoj.
La piloloj kamen devas esti de la pli forta speco.
La panepilolon oni devas engluti dum kvin sinsekvaj tagoj. Tiel oni enprenas kvanton da hormono egalan al du jaroj da uzo de normala pilolo. Ĉe la alternativa metodo, oni uzas nur 8-oble la kutiman kvanton.
La sekureco de la alternativa metodo egalas al tiu de la panepilolo. Malsaniĝo aŭ vomemo apenaŭ okazas.
LEĜPROPONO en Hispanio
En Hispanio la soci-demokrata ministro de justeco provas enkonduki leĝon pri eksgeedsiĝo. Ĝis nun la ŝtato ne havas tian leĝon. Nur la katolika eklezio povas decidi pri tio. Reage al la provo de la ministro, la hispana kardinalo Gonzalez skribis; ke la ŝtato ne povas enkonduki la eksgeedziĝon en la civilan leĝaron, ĉar ĝi havas la taskon okupiĝi pri la bonstato de la komunumo. Laŭ li, eksgeedziĝo estas "la peko el pekoj".
La leĝpropono ne havas grandan ŝancon, ĉar la soci-demokratoj estas en la reganta koalicio kune kun la katolikoj.
Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (lus demendaal), Ned.
Informojn provizis: ♂ Herman Deceuninck, Belg.