MAGUI Jajori ♀
"Ĉu vi iam imagis, ke 99% el la ĵurnalartikoloj, kiujn vi legas ĉiumatene kaj ĉiuvespere, estas verkitaj de viroj?” mi demandas. Kaj la demandato surpriziĝas. Iu tagĵurnalo ĉiuvespere reklamas sin televide per atentokapta frazo: ”Ĵurnalon +++++ produktas grupo da ardaj viroj". Ĵurnalkompanioj en Japanio estas ja mondoj de viroj. “Germana ĵurnalistino, kiu vizitis la Ĵurnal-kompanion Asahi kaj vidis kelkcent virojn - kaj nur virojn — laborantajn en ĝia granda redaktejo, konsternite murmuris, "Kia neordinara mondo!"
Kiam mi estis en Stokholmo por raporti pri la UN-Konferenco pri Homaj Medioj, preskaŭ triono el la mil kelkcent ĵurnalistoj tie kolektiĝintaj el la tuta mondo estis virinoj. En Japanio inaj ĵurnalistoj okupas malpli ol 1 procenton de la tuta ĵurnalistaro.
Ekster mia laborejo mi renkontas ankoraŭ aliajn mondojn de virinoj. Ĝis la lasta aprilo mi deĵoris en unu el la okcidentaj blokoj de Tokio. La bloko estas parto de la ĉefurbo de ekonomia giganto, Japanio, sed ĝis la lasta jaro tie troviĝis urbo kiu tute ne havis virinojn en sia urba asembleo. Ĉu maljunaj viraj asembleanoj povas sindone labori pri problemoj rekte ligitaj al la loĝantaro kiel infan-vartejoj, pritrakto de forĵetaĵoj, lit-katenitaj maljunuloj, handikapuloj [1] kaj konsumantoj?
En la urba asembleo de Oslo, Norvegujo, pli ol duono de la membroj estis virinoj. En Danlando mi intervjuis virinan
urbestron. Virino estas ankaŭ urbestro de Ĉikaĝo, la due
- ↑ Handikapulo: homo kiu suferas malavantaĝon pro korpa difekto