plej granda urbo en Usono. En Japanio virinaj urbestroj tute mankas.
"Donu al paĉjo tian salajron ke panjo ne bezonu labori!" Tiel sloganis iama gvidanto de la japana laborista movado. Ankoraŭ hodiaŭ preskaŭ ĉiuj funkciuloj de ĉefaj laboristaj organizaĵoj estas viroj. Cetere, mi neniam aŭdas proteston flanke de tiuj gvidantoj pri senkompara kontraŭvirina diskriminacio en dungado, kiam kompanioj eĉ ne donas al virinoj la rajton fari eniran ekzamenon nur pro ilia sekso.
Dum mia raportista okupiĝo pri polucio en la sepdekaj jaroj mi sentis, ke socia sistemo bazita sur vira regado faris nian landon "polucie evoluinta". Estraranoj de poluciproduktantaj entreprenoj astas viroj, kiuj studis en unuarangaj universitatoj, Ili planas fabrikojn, kiujn funkciigas viraj inĝenieroj. Plimultiĝas virinoj, kiuj eniras universitatojn, sed tre malmultaj el ili elektas teknikajn fakojn, ĉar al ili estas fermitaj la pordoj al tiaspecaj karieroj. Mi supozas, ke virinaj inĝenieroj planus pli agrablajn urbojn kaj loĝejojn. Kiam mi okupiĝis pri "panja agrikulturo" (en kiu paĉjo forestas por perlabori monon en urbo), mi aŭdis pri aborto pro laboro kun kultivilo. Ne ĝustas, ke agrikulturajn maŝinojn desegnas viroj, kiuj ne konas virinan fiziologion.
Kiam mi vizitis Usonon por kolekti informojn pri poluciaj problemoj, mi estis imponita de virinaj urboplanistoj, kiuj vigle laboris por konstrui urbojn direktitajn al homoj. En instituto por esplorado pri polucio en Moskvo mi surpriziĝis trovi, ke la estro kaj preskaŭ ĉiuj membroj estas virinoj. En Ĉinio mi vidis virinajn inĝenierojn ripari elektraĵojn kaj virinajn pilotojn veturigi jetojn. Ne povas esti, ke japanaj virinoj havas tiel malaltajn faktorojn de inteligenteco, ke ili ne taŭgas por teknikaj fakoj. Do, la japana socio rabas de virinoj la eblecon plene utiligi siajn kapablojn.
Tial mizere postrestas virina partopreno en la socio en 81 tiu "evolulando pri la rango de virinoj". Dume ankoraŭ popularas la mito, ke "japanaj virinoj estas fortaj, ĉar ili regas la familian monujon”. La fakto estas, ke nur tiel malgrandan mondon kiel la hejmo oni permesas al virinoj mastri. Jen la malnova ideo de divido de laboro inter viro kaj virino: "La viro por la laboro, la virino por la hejmo". Tio estas ankoraŭ akceptata en Japanio hodiaŭ.