Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la sepdekaj jaroj disvastiĝis tra la mondo ondoj de virinliberiga movado. 1975 estis la Internacia Jaro de la Virino, kiun sekvis "la UN-Jardeko por la Virino”. Influojn ne povis eviti la japana socio. Fariĝis la unua ina ambasadoro, ina estrarano en granda magazeno, kaj en la Japana Socialista Partio elektiĝis la unua ina vicprezidanto, Plimultiĝas virinoj, kiuj kuraĝe eniras virajn sanktejojn ĝis nun fermitajn al virinoj. Sed plej multaj virinoj, precipe dommastrinoj en sia mezaĝo, havas parttempan aŭ provizoran laboron, kaj ricevas modestan enspezon de nur 400 enoj (= ĉ US$ 2) hore, kiun ili aldonas al la salajro de sia edzo por la familia financo.

En la sesdekaj jaroj la tuta virinaro estis diskriminaciata. Rezulte de virinaj agadoj en la sepdekaj jaroj, kelkaj virinoj estis akceptataj kiel plenkreskaj membroj en la socion de la viroj; tamen, amaso da virinoj, kiuj devis ankaŭ hejmlabori kaj varti infanojn, restis traktataj kiel duonaj homoj en la socio. En siaj programoj pri virinoj, la japana registaro konsideris ĉi-lastan grupon kiel modelon de laborantaj virinoj, kiu povus plenumi la bezonon de entreprenoj por malmultekosta laborforto. La intenco estas evidenta en la "Programo por Plifortigo de la Familia Bazo" de la reganta Liberal-Demokrata Partio, kiu proponis starigon de "la Tago por la Familio". La ideo estas, ke postuli seksan egalrajtecon kaj rajtojn de la virino estas okcidenta individualismo; ke ni; japanoj, retaksu nian tradician respekton de la familia ligo; kaj ke malgrandajn infanojn kaj maljunajn gepatrojn prizorgu hejme la virinoj.

La nocion “virinoj en la hejmo", kiu iras kontraŭ la historia fluo, subtenas efektive ankaŭ multaj viroj el progresemaj tendaroj. "Se oni akceptas la dividon de roloj, t.e. ke la edzo laboru ekstere kaj la edzino gardu la hejmon, estas ŝia tasko atendi lian revenon en la hejmo, preparinte komforton, kiun li malhavas ekstere.” Tiel skribas en sia libro eldonita en la lasta jaro kuracisto kiu estas konata kiel progresema. La persistemo de japanaj viroj, ĉu konservativaj aŭ progresemaj, alkateni virinojn al la hejmo estas nenio alia ol anakronismo.

La historio de la homaro firme fluas al “viro pli en hejmo; virino pli en socio", Ekde la Internacia Jaro de la Virino,