estas internacie konsentita komuna celo ŝanĝi la dividon de roloj inter viro kaj virino. Ĝin enkorpigas la “Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj", kiun subskribis kvindek-kelkaj novaj landoj en la 17a de julio dum la UN-Korferenco por Jardeko por Virinoj en Kopenhago, kaj la proponata "Rekomendo pri Egalrajteco de Laboristoj kun Familiaj Respondecoj" (forpermeson por prizorgi infanojn ricevu ankaŭ viroj!) de Internacia Labor-Organizaĵo (ILO).
Ni, virinoj, eklaboru por savi la homaron de tiaj aktualaj problemoj kiel milito, polucio, energio kaj nord-suda problemo. Por tio necesas detrui la limigon de "la viro por la laboro; la virino por la hejmo" kaj ebligi egalan partoprenon de viro kaj virino en la socio. Tio signifas, ke ankaŭ viroj devas pripensi pri hejmo - tiel alvokas la tri sloganoj de la UN-Jardeko por la Virino; egaleco; evoluo kaj paco.
Seksa egalrajteco kaj virina partopreno en la socio ne signifas, kiel multaj viroj miskomprenas, ke virino "pensu kiel viro, laboru kiel hundo” por akceptiĝi en la socion de viroj, nek ke virino rivalu kun viro en okazigo de militoj kaj polucio. La vero estas, ke virinoj, ĉiutage vidante diversajn malbonojn ekz. politikan korupton kaj diskriminacion en la vircentrigita socio, urĝe sentas, ke ili ne plu povas lasi sociajn aferojn sole al viroj. Prave, "...la plena kaj kompleta evoluo de lando, la bonfarto de la mondo kaj la aferoj de paco postulas la maksimuman partoprenon de virinoj sub egalaj kondiĉoj kun viroj en ĉiuj kampoj." (Antaŭparolo al la "Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj".)
La muro de realeco tamen estas tro dika - mi plene konstatas tion, dum mi skribas ĉi tiun artikolon en la oficejo, trovante nur virojn ĉirkaŭ mi. La socio, kiu ne plu estas evolulando rilate la rangon de virinoj, kaj kie viroj partoprenas en hejmlaboro kaj vartado kune kun virinoj dum virinoj aktive laboras en ĉiuj kampoj kune kun viroj - ĉu tio estas fora utopio por Japanio?
Artikolo el la japana jurnalo Asahi
tradukita de Yamakawa setuuko♀
(jamakaŭa secko)