Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La kontribuo de virinoj
al la Esperanto -literaturo


Aldo de Giorgi ♂ (ĝorĝi)


En la suplemento de julio 1980 al n-ro 3 de SkE, oni demandas, ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo.

Post trafoliumo de la ekzistantaj studoj pri la historio de nia literaturo, estas tuj evidente ke la pozicio de virinoj en la evoluo de nia tuta beletro estas, ekde la komenco nepre elstara, el ĉiuj vidpunktoj, ĉu laŭ nombra proporcio, ĉu (kaj ĉefe) laŭ kvalito.

Preteratentante kelkajn negravajn verkistinojn de la plej fruaj tempoj, jam en la unua pionira periodo oni trafas la tiam eksplodan kazon de Marie Hankel (1884-1929), kiu estis tiam aklamata la plej granda poetino en la internacia lingvo, unua kronita "reĝino” en la "Internaciaj Floraj Ludoj" (1909) kaj prezidantino de “Esperanta Literatura Asocio". Ŝia famo estis tiutempe grandega - kaj tute pleonasmas nun kritikaĉi ke, objektive parolante, ŝiaj poemoj estas finfine nur svenbanalaj siropaĵoj sen enhava kaj teknika valoroj. Ja, ŝiaj viraj kolegoj tiamaj ne diversmaniere sin esprimis (eĉ la plej renomaj - la Majstro ja instruis!).

En la proza kampo, en tiuj foraj tempoj de nia literatura genezo, ni trovas la nomon de Jeanne Flourens (1871-1928), kiu, sub pseŭdonimo "Roksano", svarmis kaj disfamiĝis sur la paĝoj de la plej konataj revuoj. Estas notinde ke, interalie, ŝi estis la unua kiu verkis pri inismaj egalrajtaj problemoj.

Depost tiuj du korifeoj, la figuroj de reliefaj inaj personecoj neniam malabundis en nia literaturo: Maria Ŝidlovskaja,