Eva Seemannová-Suchardová, Jana Cíchová, Else Nyberg, Eija Solovaara, Amalia Núnez-Dubús, Magda Carlsson kaj Hilda Dresen (ankoraŭ nun taksata kiel unu el niaj plej brilaj tradukistoj), ĝis la vere majestaj personecoj - Eli Urbanová, Clelia Conterno Guglielminetti kaj Marjorie Boulton. Boulton estas en absoluto unu el niaj plej grandaj verkistoj, en kelkaj kampoj (ekz. en la esploro de la homa psiko, en priamaj poemoj k.a.) nepre la plej granda el ĉiuj kaj ĝis nun nesuperita.
Paroli pri la nuntempa situacio estus vere tro longe (kaj riske), tiel multaj kaj valoraj estas la inaj reprezentantoj en nia aktuala beletro. Do, por koncizigi la analizon, mi profitas la fakton ke, ekde 1975, mi prizorgas beletran rubrikon en Heroldo de Esperanto kaj, ĉerpinte el la ĝis nun aperigitaj 33 numeroj, mi notas ke la kontribuo de la virinoj estas elstara kaj reprezentas ĉirkaŭ 35% de la tuto. Cetere du numeroj de la rubriko konsistis el nur virinaj kontribuoj; unu estis dediĉita al la verkoj de la antaŭnelonge forpasinta poetino Ludmila Jevsejeva, la dua enhavis la poeziajn produktojn de Jevsejeva, de Magda Ŝaturova-Seppova, Rejna de Jong kaj Nadia Andrianova. Plukinte el la aliaj numeroj de la rubriko en Heroldo mi nur notas la sekvajn aperigitajn nomojn, kiuj iel resume bildigas nian nuntempan virinan Parnason. Jen la listo: Lina Gabrielli, Eli Urbanová, Daphne Lister, Elvira Lippe, Zora Heide, Emilija Lapenna, Julia Pióro, Spomenka Ŝtimec, Nevena Nedlĉeva, Kristina Aleksova, Mirdza Burgmeister, Leonia Freundlich, Gunhild Halager, s-ino Saranath, Helga Lindner, Erika Linz, Roan Orloff-Stone, Anna Tarabini, Ariella Colombin. Sufiĉe bela florbukedo, ĉu ne? (Kaj eble mi forgesis kelkajn nomojn.)
Inter la nomoj neankoraŭ envicigitaj en mian rubrikon, venas al mi enmensen tiuj de nuntempe nemalgravaj verkistinoj: Despina Patrinu, Éva Tófalvi, Ada Csiszar, Vesna Skaljer-Race, Terttu Tyynelä.
Resume kaj konklude, oni povus longe diskuti kaj statistikadi pri la objektiva valoro kaj pri la pezo de la kontribuo de la virinoj al la verda literaturo (tion mi pretas fari se montriĝos la intereso). Mi nur esperas ke, per miaj tre sintezaj kaj lakonaj vortoj, klare rezultos la demonstro, ke la rolo de la virinoj neniel povas esti taksata sensignifa.