EGALRAJTECO EN SVEDUJO:
BILDO KUN HELA KAJ MALHELA FLANKOJ
Ofte oni ricevas la impreson, ke la problemo pri seksa egalrajteco estas preskaŭ solvita en Svedujo. Tamen, prelegante en Stokholmo dum la 65a Universala Kongreso, Birgitta Wistrand de la sveda virina asocio Fredrika-Bremer-Förbundet atentigis, ke eĉ kiam la principo de egalrajteco estis oficiale akceptita, la baza sinteno de la homoj ne multe ŝanĝigis. Ŝi diris: "Unuopaj homoj kaj familioj ne estis pretaj Ŝanĝi sian vivmanieron. La viroj ne transprenis sian parton de la hejmlaboro, la virinoj retenis la ĉefan respondecon por prizorgo de la infanoj. En la eksterhejma laboro virinoj ne estis konsiderataj kiel plenvaloraj partneroj rilate la salajron aŭ karieron." Tial la bildo de Svedujo havas helan kaj malhelan flankon, kie problemoj pri egalrajteco ankoraŭ ne estas solvitaj, sed kie multaj homoj okupiĝas pri ili.
Interesa parto de la prelego temis pri la diversaj perspektivoj de laborantoj por egalrajteco. Ekzemple, kelkaj homoj opinias, ke la pensmaniero de virinoj restigas ilin ĉe malpli alta nivelo ol viroj. Tiu vidpunkto implicas, ke por fariĝi samrajtaj virinoj devas transpreni la pensmanieron de viroj. Alia perspektivo supozas, ke virinoj kaj viroj nature havas la samajn antaŭkondiĉojn, kaj do ke estas plej juste dividi taskojn egale inter la seksoj. Tria perspektivo estas, ke ja ekzistas diferencoj inter la seksoj, sed ke la scioj kaj spertoj de virinoj ne havas malpli da valoro ol tiuj de viroj. Tio signifas, interalie, ke la hejmlaboro kaj flegado devus esti taksataj pli alte.
Poste, Birgitta Wistrand mallonge prezentis la historion de la sveda virina movado kaj kelkajn el la oficialaj paĝoj por atingi egalrajtecon. Fine ŝi mallonge aludis al la neceso, ke ankaŭ viroj rekonsideru siajn rolojn.
La prelego traktis multajn interesajn punktojn, sed tro dense, En ĝi estis fakte sufiĉe da temoj por pluraj prelegoj. La kompleta teksto, en Esperanta traduko de Iva Aberg (oberj) estas havebla de la arĥivo de prelegoj pri la virina demando (v. p. 4 por pliaj detaloj).