Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĉu ĉesigi la diskuton?


Marjorie Boulton ♀ (maĝri bultn)


En pasintaj numeroj de SkE aperis pluraj leteroj kaj artikoloj pri enkonduko de komunseksa pronomo en Esperanton. Kelkaj ankoraŭ atendas sian aperigon, atestante la fortan intereson de esperantistoj pri ĉiu ajn lingva demando. Laŭ la jena artikolo, tamen, ekzistas multe pli gravaj demandoj por nia atento.

Kiel evidentiĝas el la unua frazo, ĉi tiu artikolo mem devis sufiĉe longe atendi en la vico, ĉar ĝi venis reage al artikolo, kiu aperis jam en fla provnumero de SkE. Ĝi do aludas specife al propono de Ole Hagemann en tiu numero, sed ĝiaj konkludoj validas ankaŭ por aliaj proponoj pri komuna pronomo.

La artikolo Egaleco kaj la Internacia Lingvo inteligente kaj modere atentigas pri vera difekto en nia lingvo kaj en multaj lingvoj; kaj la proponoj de Ole Hagemann ŝajnas al mi simile moderaj kaj inteligentaj. Komuna pronomo, ri, solvus kelkajn problemojn kaj estus utila kaj justa.

Kaj tamen —

Unue, mi tre dubas, ĉu la manko de komunseksa pronomo estas vere grava faktoro en la pozicio de la virino. Tia pronomo mankas en la angla kaj la franca, la germana kaj la sveda; tamen, kiuj virinoj estas pli emancipitaj ol la usonaninoj, la anglinoj, la francinoj, germaninoj kaj svedinoj?

Mi suspektas, ke lastatempe ni virinoj foje tro bruis pri tiaj bagateloj, ĉar ili "povas esti signifaj" - kaj ili ja povas sed la insisto ekzemple, en la angla, paroli ne plu pri "dustman" (rubporta viro) sed pri "dustperson" (rubporta