Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

persono) ĉar eble virino deziras havi tian postenon, povas kontraŭefiki, donante la impreson, ke al ni virinoj tro gravas bagateloj: subteni, fakte, la viran mensogon, ke ni estas tre ofendiĝemaj kaj tro forte sentas pri aferoj negravaj. Simile pri la kreskanta deziro, ne uzi "sinjorino" aŭ "fraŭlino” sed trovi ian alian titolon, kiam fakte la diferenco inter edzino kaj fraŭlino estas tre granda kaj grava, socie, ekonomie kaj psikologie. Ju pli iu bruadas pri bagateloj, des pli tiu donas la impreson, ke ekzistas nur bagateloj por pribruadi ...

Do, due:

Kiam en tre multaj landoj, virinoj nur rajtas labori en diversaj postenoj kaj profesioj, sed fakte daŭras multloke la kutimo, ke la virino tamen faras la tutan mastruman laboron, tiel ke la ”emancipita" laboranta edzino ofte estas malpli libera kaj pli laca ol la virino ”ligita al la hejmo" kiu almenaŭ devis prizorgi nur la hejmon;

kaj kiam en multaj landoj religiaj bigotoj penas repuŝi virinojn el profesioj, postenoj kaj kleriĝado, reen en tre rigore fermitan hejman vivon, kvankam iliaj religioj ne necese ordonas ĉie tian regreson;

kaj kiam en multaj landoj peritaj geedzigoj neas al junaj virinoj ian ajn elektorajton pri edzo, eĉ la rajton resti fraŭlino, tiel ke multaj virinoj estas kondamnitaj al dumviva kuneco kun edzoj netaŭgaj;

kaj kiam en multaj landoj ankoraŭ, edzinoj devas elĉerpi sin kaj konstante suferi, pro troa naskado de infanoj, el kiuj multaj mortos tre junaj;

kaj kiam estas landoj, kie viro povas ege facile eksedzinigi edzinon, sed la edzino havas nenian rajton eksedzigi eĉ la plej kruelan edzon;

kaj kiam ankoraŭ ekzistas sur la terglobo landoj, kie la naskiĝo de filo estas motivo por ĝojo, sed la naskiĝo de filino, afero de bedaŭro, kolero kaj eĉ honto;

kaj kiam sur nia belega terglobo, en la dudeka jarcento, ankoraŭ ekzistas popoloj, kiuj ordonas al ĉiuj puberaj knabinoj la apenaŭ priskribeblan kruelecon de virina cirkumcido, kiu kostas al ili ne nur tiutempan torturon, sed seksan kriplecon kaj ofte nenecesajn danĝerojn je akuŝado;