Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj kiam, en landoj, kiuj laŭ kelkaj kriterioj nomus sin civilizaj, policanoj sisteme kutimas praktiki sur virinojn arestitajn pro politikaj agoj suspektindaj, seksperforton speciale organizitan kiel torturan teknikon ...

Dume, mi opinias, ke ni devas koncerni nin pri niaj fratinoj, ne plej urĝe rilate al neperfektaj pronomoj.

Tamen, mi havas alian motivon por milde oponi la en si mem ne malbonan proponon de s-ro Hagemann.

Post tridek jaroj kiel esperantisto, mi dolore kaj kontraŭvole, sed devigite per spertado, venis al la konkludo, ke unu el la faktoroj, kiuj plej malhelpas Esperanton, estas konfliktoj interne de la esperantistoj. Ne sufiĉe facile ni konsentis iom diferenci kun toleremo; ne sufiĉe facile ni iom kompromisas, iom ŝultrotiras, iom konsentas, ke kiam temas pri multaj homoj, ne ĉiu perfekte plaĉos ĉiam, ĉiel, al ĉiuj aliaj. Kaj ŝajnas, ke ofte estas pri lingvaj detaloj, ke okazas la plej nenecesaj krizoj kaj kvereloj. Iam estis tute senproporcia bruo pri la fakte ne tre multaj neologismoj de Kalocsay, tiel ke okazis eĉ ege hontindaj persekutoj kontraŭ unu el la eble dek plej grandaj esperantistoj de nia historio. Multaj ankoraŭ memoros, kiel la ne tre grava punkto pri -ita kaj -ata en nur malmultaj dubaj situacioj malamikigis kelkajn el la plej honorindaj servantoj de la Movado, kaŭzis publikajn konfliktojn tre maledifajn, kaj eble eĉ pli tragike, kolose perdigis la tempon kaj energion de multaj el la plej bonaj intelektoj kaj noblaj animoj de Esperanto, kaj multloke venenis la atmosferon. Nu, Ĉu niaj malamikoj ne iom rajtas diri, ke ni esperantistoj asertas, ke per Esperanto oni helpos al mondpaco kaj interpopola amikeco, sed la esperantistoj kapablas kvereli nur pri mizeraj participoj?

Kompreneble, mi iomete trosimpligas retorike; tamen, mi vere petegas al ĉiuj esperantistoj, ke ili ne nuntempe iniciatu lingvajn proponojn, eĉ ne en si mem malbonajn, kiuj povus denove dividi nin kaj perdigi niajn limigitajn fortojn per tiaj konfliktoj internaj. Ĝuste simile mi pensas, pri ĉiuj proponoj pri alfabetaj reformoj. Ni ankoraŭ ne estas maturaj por tiaj aferoj; ili povos nur distri nin de pli gravaj taskoj, kaj krei pretekstojn por detruaj konfliktoj. Ni ne nuntempe elverŝu inkon en lingvaj polemikoj, kiuj nepre naskiĝus el "reformproponoj", kiam ankoraŭ fluas en la mondo