tiom da sango kaj larmoj. Ni virinoj prefere laboru per Esperanto, ne jam penu bonmotive operacii ĝin.
Kaj dume, ni ne forgesu pri la utileco ofte de: li kaj ŝi, li aŭ ŝi; tiu, ties; oni; persono; homo; eble ne en ĉiuj kazoj, sed en multaj, unu aŭ alia sufiĉos por eviti gramatikan diskriminacion.
.. SkE ... novaĵoj ... SkE ... novaĵoj ... SkE ... novaĵoj ..
Pri la apero de la japana SkE raportis ĉiuj el la tri plej.
grandaj tutlandaj ĵurnaloj de Japanujo.
La ĵurnalo Mainiĉi intervjuis la du redaktorojn, Yamakawa Setsuko kaj Hukunaga Makiko, kaj aperigis artikolon pri ilia agado kun foto. Ĝi aperis en la 15a de septembro kaj poste venis multaj reagoj de interesitoj. En la sama tago Jomiuri prezentis la revuon en sia rubriko "Libroj pri virinoj". Foto montris la japanan SkE inter pluraj aliaj japanlingvaj eldonaĵoj. En la 19a de septembro la ĵurnalo Asahi informis pri la japana SkE en sia rubriko "Memorando" kiu temis pri novaj gazetoj inkluzive tiujn pri virina agado.
Per nia nura vol'
AŬ
KANTA HISTORIO PRI LA KONDIĈOJ,
LUKTOJ KAJ ESPEROJ DE ĈIUJ INOJ KAJ
INISTOJ EN LA NUNA KAJ PASINTA EPOKOJ EN PLURAJ LANDOJ
TRADUKITA EL NACIE UZATAJ LINGVOJ AL INTERNACIE UZOTA LINGVO
KUN KLERA SE NE KLARA PRETERKONDUKO DE ANA BRENAN, PRESITA EN
PLAĈA LIBRETO POR KE ĈIU BONE KOMPRENU LA VORTOJN DE LA DEK
KANZONOJ ALTKVALITE KANTITAJ FARE DE SUZANA KAJ SURBENDIGITAJ
EN BENDOSKATOLO
TIO ESTAS
KASEDO
La kasedo "per nia nura vol'" kiu enhavas inismajn kanzonojn, estas havebla de Loes Demmendaal, Bethlemstraat 23e, 3061GA Rotterdam. Nederlanda pĉk. 2462436. Prezo; 18,00 gld.