Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nun la Konvencio estas ratifita de la jenaj ok ŝtatoj: . Barbadoso, Kubo, San-Domingo, Germana Demokratia Respubliko, Gvajano, Polujo, Portugalujo kaj Svedujo. Ĝi estas subskribita de 78 ŝtatoj. Estas interese rimarki ke Brituj ĝin eĉ ne subskribis (evidente virina Ĉef-ministro nenion garantias!) En la praktiko, la Konvencio portas devigojn al neniu lando nun; ĝi havos devigan karakteron nur post 20 ratifoj kaj nur por tiuj 20 ŝtatoj. Sed eĉ tiam, se ŝtato ĝin (parte) plenumas, la sola puno povas esti negativa publico en gazetoj kaj internaciaj forumoj. Nur se iu ŝtato opinias ke alia ŝtato ĝin ne ĝuste aplikas, povus tiu ŝtato turni sin al la Internacia Kortumo en Den Haag (Hago). Estus interese se vi, la legantaro, atentus pri la situacio en viaj landoj pri kelkaj el la punktoj menciitaj en la Konvencio, ekzemple; abolo de stereotipoj el lernolibroj, egala traktado de virinoj ĉe laboro, la proporcio de virinoj en altaj postenoj kaj en la politika vivo. Estus interese, se vi raportus pri la paŝoj kiujn virinoj faras por rapidigi la ratifadon de tiu konvencio en siaj ŝtatoj.

Judith Junger-Kurpershoek ♀

judit junger-kurpershuk), Nederlando


Servo de KVA:

ARĤIVO DE PRELEGOJ

PRI LA VIRINA DEMANDO

Kial? Por provizi pretajn prelego-tekstojn por uzo en lokaj grup-kunvenoj k.s.

Kies? Ĉu vi jam foje prelegis pri la situacio de virinoj? Sendu kopion de via teksto por la arĥivo! Prefere kun unu-alinea resumo de la enhavo.

Kiel? Mallongaj resumoj de havebla materialo aperos en SkE. Ni planas poste produkti indekson.

Kiaj? Ni akceptos kaj kompletajn tekstojn kaj notojn kiuj postulas prilaboradon de postaj uzantoj.

Kie? Ĉe la redakcia adreso.

Kiom? Senpage, sed laŭeble sendu 3 irk. por la afranko. Bv. peti tekstojn nur se vi efektive intencas utiligi ilin.