Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]

Antaŭ multaj jaroj mi fariĝis komitatano de UEA. Mi estis la dua virino en la Komitato. La unua estis Emilija Lapenna. Ŝi ĉiam tre klare kaj koncize diris aŭ proponis Ĉion, kio ŝajnis al ŝi utila aŭ necesa. Poste, kiam mi petis la parolvicon, mi neniam spertis diskriminacion.

Sed nun kiam mi konstatas ke post tiom da jaroj nur 1/5 de la membroj de la Komitato estas virinoj, mi konkludas ke aŭ ni virinoj ne estas sufiĉe kuraĝaj, aŭ mankas en Esperantujo virinoj, kiuj havas ion konstruan por diri.

Ĝojiga fakto estas, ke almenaŭ en la Estraro de UEA nun elektiĝis pli da virinoj. Persone mi estas konvinkita ke en UEA oni ne diskriminacias la virinojn. Sed ili kompreneble devas esti motivitaj kaj devas precize scii kion ili intencas atingi, ĉar ankaŭ en Esperantujo ne mankas babilemuloj, bedaŭrinde eĉ en la Komitato.

Karaj, ni faru nian eblon. Kuraĝe antaŭen!

Els Kervers-van Tholen ♀ (fan tolen),

Nederlando

Mi estas svedo, verkisto, 39-jara. 14-jara filino mia loĝas kun mi. Multjare mi loĝas kun virinoj (verkistinoj), kiuj tre intense agas en la virina movado. Krome, mi dum sep jaroj loĝis en komunumo kun ĉirkaŭ kvin antaŭ-lernejaj infanoj.

La socio katastrofe malinteresiĝas pri siaj infanoj, lasas ilin privata afero por la gepatroj. Mi opinias, ke tial homgrupoj - ne la ŝtato, mi kredas - inventu strukturojn por kontinue kaj solidare kunhelpi pri infanoj, kaj tiel montri ke infanoj estas kunhoma afero anstataŭ privata.

Ideale organizitaj loĝkomunumoj kun infanoj povus esti modelo por tia kunhoma laboro kun infanoj. (Mi kredas ke ankoraŭ nur tre malmultaj komunumoj estas idealaj.)