Necesa parto de la batalo estas ŝanĝi la unuflankan viran rolon. La viroj laboru kun infanoj same kiel virinoj, ankaŭ pri hejmlaboro.
Jarl Hammarberg-Akesson ♂, Svedujo
La pronomo ri estas ege bonvena en Irano. Mi jam konas ĉi
pronomon de 1977 el Danlando, kaj ĝi tre plaĉas al mi. Kiam
mi ree vidis ĝin en Sekso kaj Egaleco, mi komencis uzi ĝin
en miaj kursoj kaj rekomendis ĝin al ĉiuj Esperanto- .
instruistoj, ĉar mankis al ni pronomo egalseksa. Nek nia
lingvo - kun ĉirkaŭ 65 milionoj da parolantoj - nek la turka
lingvo - kun pli ol 90 milionoj da parolantoj — havas sekspronomojn.
(Eble pro tio ekzistas nenia diferenco en nia
civiljuro inter virinoj kaj viroj.) En la persa lingvo, ni
uzas la pronomon u, ĉu por ŝi, ĉu por li, kaj ĝi perfekte
tradukiĝas al ri. Niaj gelernantoj ne kutimas ĉiam dividi
la seksojn kaj esti ĉiam konsciaj pri la sekso de la homo,
kiam ne necesas! Oni estas tute kontenta pri ri, kiam oni
volas ĝenerale paroli. Kaj certe en la kursoj oni kutime
demandas kaj respondas ĝenerale.
Ni prezentas ri en niaj kursoj, por ke la gelernantoj estu certaj, ke ili havas neŭtran pronomon en la Internacia Lingvo kontraŭdiskriminacia. Sed kompreneble laŭ la lernolibroj de Esperanto oni ofte ekzercas kun ŝi kaj li.
Se esperantologoj povus iomete direkti sin el okcidentaj lingvoj kaj ĵeti rigardon al kelkaj orientaj kaj afrikaj lingvoj, eble ili trovus multnombrajn solvojn por nia kara Esperanto.
La serĉkrio por egalseksa pronomo venas ne nur el unu lando. En malpli ol tri monatoj oni aŭdis voĉojn el Usono, el Japanio, el Danlando kaj el Irano. Do la serĉo estas universala. Artikoloj en Esperantaj bultenoj montras ke la rajto je komunikado lamas eĉ en la Esperanta Mondo! Ŝajnas ke multaj neniam eĉ aŭdis pri tiu la plej taŭga pronomo ri por eviti tiajn cerbumaĵojn.
Ĵila Sadigi ♀, Irano