En SkE, n-ro 2, mi legis la proponon de Albert Goodheir koncerne la ambaŭseksan pronomon. Li demandis: "Kial ne li-ŝi?" Nun mi volas demandi: "Kial ne ŝi-li?"
Eble li konsideras mian rimarkon kiel ĉikanon. Sed mi opinias, ke ĉiam oni mencias virinojn post la viroj. Por la ŝanĝo de la pensmaniero tio estas malbona.
Kiam oni uzos ŝi-li la viroj rajtos protesti kontraŭ tiu uzado. Tial mi preferos la pronomon ri.
Kio estas via opinio pri ĉi tiu afero?
Sabina van de Hem ♀, Nederlando
Laŭ mi en ĉi tiuj jaroj ne okazis la feminista revolucio,
ĉar multaj virinoj por la egaleco inter la seksoj supozas ke
ili devus imiti la virojn. Precipe ili imitas la falokratajn[1]
virojn, sekve tiuj feministinoj fariĝas same falokrataj.
Dume, la nefeministinoj ne imitas, sed obeas la Dio—Viron.
La inista virino nun volas fariĝi policistino, juĝistino ktp. Mi demandas min, se la viroj ne fumus, ĉu ili volus fumi? En Italio antaŭ kelkaj jaroj la virinoj diris; mia korpo estas mia kaj mi mem regas ĝin. Nun tiuj inistoj pri la korpo volas proponi leĝojn.
Antaŭ kelkaj jaroj en Belfast, Nord-Irlando, se mi ne eraras, okazis vere malfalokrata batalo. Du virinoj organizis pacan movadon. Ili diris; vi viroj scias bone nur murdi. Ni virinoj diras "ne" al la armiloj por socio senarmila kaj senlima. Tiuj virinoj skizis la sulkon por la malfalokrata socio, Aliflanke la aroganta sinjorino Thatcher (taĉe) reprezentas alian starpunkton. Ŝia subteno de perforto estas falokrata.
Alessandro Panerai ♂, Italujo
Mi legas en mia SAT-vortaro (eldono de 1934) sub la kapvorto homo, la jenan difinon; "Dumana mamulo, karakterizata per
vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo".
- ↑ Falokrato: viro kiu opinias ke, pro sia vireco , li superas virinojn. Pli bona estas la formo kacokrato, kiu troviĝas en la kasedo "Per nia nura vol'"