Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estus oportune, minimume por ne malpravigi nian vortaron, daŭre montri pruvojn pri racia inteligenteco precipe kiam ĝi kombiniĝas kun parolkapablo kaj kiam la parolata lingvo estas Esperanto.

La sama vortaro informas ke ino estas "estaĵo de idonaska sekso", kaj krome por eviti miskomprenojn pri la signifo de la vorto kaj pri la valoro de la estaĵo aldonas zamenhofan ekzemplon: "La plej danĝera homo - malbona in' en domo".

Surbaze de ĉio ĉi mi demandas min pri la neceso de la okcidentecaj esprimoj feminismo kaj feminist(in)o troveblaj en la paĝoj, cetere interesokaptaj ankaŭ por estaĵoj ne idonaskaj, de Sekso kaj Egaleco.

Minimume en la itala la radiko femin- havas ĝuste la signifon de "ina/ineca", kaj ĝi estas aplikebla ankaŭ al ceteraj bestoj krom dumanaj mamuloj. Do, vere temas pri duoblaĵo, kiu aldonas al Esperanto neniun novan nuancon kaj kiu estas, laŭ mi, kontraŭbatalenda pro la eŭropeca gusto, kiun multaj esperantistoj prave ekkritikas.

Mi ja scias, ke feminismo estas trovebla en Plena Ilustrita Vortaro, sed bonŝance PIV ne estis donita al ni pere de dia revelacio, kaj ĉiam kiam ĝi kolizias kun racia inteligenteco oni rajtas mem elekti.

Mi bedaŭras, estimata redaktorino, ke mi tedas vin per flankaj, lingvaj temoj anstataŭ helpi vin pri la kerno de la afero, pri la emancipiĝo de inoj en la mondo; sed, kiel ĉiuj esperantistoj, ankaŭ mi estas: "Lingve fanatika mamulo, karakterizata per kvinpinta stelo, membrokarto kaj varbomalkapablo".

Renato Corsetti ♂ (korseti), Italujo


Mi esperas, ke la feministoj vidos tion, kion tro da religiuloj ne povas vidi: ke oni ne rajtas perforte siajn opiniojn trudi al tiuj, kiuj ne havas la saman vidpunkton. Lastatempe alvenis al mi mimeografitaj kaj presitaj "leteroj" de misiuloj religiaj (viroj en tiu kazo!), kiuj volas "savi mian animon". Tion mi ne ĝuas. Se mi kuraĝus respondi al ili kontraŭreligie, ili profunde vundiĝus!

Conrad Fisher ♂ (konrad fiŝr), Usono