Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
afrikanoj parolas

Claudia Fonseca


La inan situacion diskutas en la tuta mondo homoj kiuj akiris konsciencon kaj konon pri la nocio "homaj rajtoj", Sed kion opinias pri la argumento la virinoj kiuj vivas ĉiam enŝlositaj en la hejma vilaĝo, ekster ĉiu ligo radia kaj televida, neniam konante alispecajn vivkondiĉojn?

Do, eĉ tiuj ĉi inoj havas aŭskultindan voĉon, kaj montras kritikemon al la subpremanta socio, ĉu per humila rezignacio, ĉu per ekklopodoj de malaprobo.

Dum pluraj monatoj da studado en Afriko, Claudia Fonseca kolektis la opiniojn de kelkaj homoj, inter kiuj unu viro, al kiuj ŝi faris simplajn ĝemandojn; kaj tiuj respondis same simple kaj klare.

Ĉiuj enketitoj apartenis al la popolo Kasena, kiu ampleksas ĉirkaŭ 70 000 homojn kaj loĝas en la savanzono antaŭ kaj trans la landlimo inter Ganao kaj Supra Voltio. Nefruktodona grundo kaj longaj sekecsezonoj igas tre malriĉaj la kultivaĵojn. Tamen pli ol 90% de la popolo kultivas la teron, apenaŭ sukcesante travivi per rikoltado de milio kaj kelkaj legomoj.

La kasenoj, plejparte dissemitaj en vilaĝoj de 200-300 enloĝantoj, praktikas pluredzecon kaj patroregadon. Kun la escepto de eta kvanto da kristanoj kaj islamanoj, ili sekvas la tradician religion, miksaĵon de animismo kaj praavkulto.

En la vilaĝoj ekzistas nek elektro nek fluanta akvo; tiuj estas komfortoj ĝueblaj nur en la distrikta ĉefurbo, kaj ankaŭ tie nur en la domoj de kelkaj gravaj registaraj funkciuloj.

Kaj ĝuste al tiu ĉi mondo kampara, analfabeta, ofte kruele preteratentata, apartenas la homoj pridemanditaj. En ĉi tiu numero ni aperigas unu intervjuon, kaj aliaj sekvos en postaj numeroj.