Saltu al enhavo

Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1980.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Virinpolitiko
ĉe UN

Eliza Kehlet

[Ornamaĵo mankas]


En la lastaj semajnoj de julio ni plurfoje aŭdis en la novaĵ-elsendoj la lastajn informojn el Kopenhago pri la okazintaĵoj ĉe la UN-Konferenco de la Jardeko por Virinoj kaj la paralela Forumo organizita. de ne-registaraj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun UN. Ĝenerale tiuj informoj spegulis la favoratajn temojn de la amas-komunikiloj kaj montris nur la plej dramajn eventojn de la Konferenco.

Sed kiel evoluis la pli rutina laboro dum la du semajnoj? Eliza Kehlet (kejlet) antaŭa membro de la Komisiono de UEA pri Virina Agado, partoprenis kiel neŭtrala observanto de UEA, kiu estas ne-registara organizaĵo en konsulta stato kun la Ekonomia. kaj Socia Konsilio de UN. En ĉi tiu artikolo ŝi raportas pri siaj impresoj pri la du aranĝoj.

Cetere, Eliza ĵus fariĝis estrarano de UEA. Interalie, pro la multaj novaj kontaktoj kiujn ŝi faris dum la konferenco, ŝi estas la unua estrarano de UEA pri virina agado kaj denove eniras la Virinan Komisionon, nun kiel gvidanto.

Oni en la gazetaro multe trumpetis la fakton, ke dekkvino da registaraj delegacioj estis sub gvido de viroj - sed oni ne same forte atentis, ke ĉiuj aliaj (ĉ. 100) estis gvidataj de virinoj — kaj ke multaj delegacioj tute ne enhavis virojn. En tiu kunteksto ni devas memori, ke en diversaj landoj ĝis nun virinoj ne havis saman aliron al supera eduko kiel viroj, kaj pro tio mankas tie ankoraŭ virinoj kun la necesaj kvalifikoj.

La televidraportistoj ariĝis ĉirkaŭ la aerpirato Leila Khaled kaj kelkaj aliaj spektaklaj virinoj (kiuj ne ĉiuj venis nur por altiri specialan atenton). Sed ili grandparte