Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Sendependa bulteno

Informoj pri virina agado

Numero 13

Februaro 1986

LA MARTELO KAJ LA PATO

Post la oktobra revolucio, Sovet-Unio metis sur sian nacian flagon novan simbolon: martelon kaj serpon. Supozeble tiam, tiu simbolo, kiu asertis la dignon de la fizika laboro, donis iom strangan impreson apud la kutimaj leonoj, kasteloj, krucoj kaj drakoj. Tiu nova simbolo, tamen, glorigas nur difinitan specon de laboro. Kial oni ne metis, ekzemple, martelon kaj ... paton?

Se vi trovas tiun sugeston ridinda, demandu vin kial. Kial pato estas malpli digna simbolo, ol serpo? Pro la sama kialo, fakte, ke antaŭ cent jaroj serpo estis malpli digna, ol glavo: ĉar la homoj, kiuj uzis ĝin, estis malpli prestiĝaj.

En nia socio, prizorgado de familio kutime estas laboro de virinoj. Ofte oni sentimentale aludas al ĝia graveco, sed en la praktiko ĝi havas tre malaltan prestiĝon. Multaj viroj eĉ hontus agnoski, ke ili kapablas triki, baki kukojn, aŭ ŝanĝi vindotukon. Revuoj pri tiuj temoj estas "virinaj revuoj". Ĉu vi iam vidis viron en la trajno, kiu legas virinan revuon? Same volonte li aperus en virina kalsono.

Laŭ sugesto de Audrey Childs-Mee, ni dediĉas ĉi tiun numeron de SkE al la tradicie virinaj laboroj, ekzemple domtaskoj, manlaboroj, infanprizorgado ktp. Bedaŭrinde ŝajnas, ke la antaŭjuĝo kontraŭ tiuj temoj infektas ankaŭ la kontribuantojn de SkE. Malgraŭ petoj en antaŭaj numeroj, neniu kontribuis krom la proponinto. Do mi estis devigata mem verki preskaŭ ĉiujn artikolojn pri la temo, aldonante, laŭeble, feminisman nuancon.

Anna Brennan