Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

KUDRADO

En la ilustrita sekcio de Plena Ilustrita Vortaro troviĝas paĝoj dediĉitaj al tiaj temoj, kiaj geometrio, arĥitekturo, laboriloj, mezurinstrumentoj, optikaj instrumentoj, meĥaniko, armiloj ktp. Aliflanke, tute mankas paĝoj pri multe pli ofte bezonataj temoj de la speco manĝiloj, kuiriloj, kudrado kaj simile.

Verŝajne la kialo estas simple tio, ke tradicie virinaj okupoj estas malpli prestiĝaj ol tiuj de viroj. La vortprovizo, kiu rilatas al ili, ne ricevas egale seriozan traktadon en PIV. Amboso meritas ilustraĵon, sed gladilo ne!

Nun por almenaŭ parte forigi tiun mankon, jen kvizo pri kudro-terminoj. La ilustraĵoj kaj terminoj estas prenitaj el la libreto Kudra kaj trika terminaro de M. kaj V. Verda (2a eld: Esperanto Press, Ontario, 1960).

Ni montras sube la jenajn kudrerojn. Ĉu vi povas ligi al ili la ĝustajn nomojn?

Ĉena | Petala

Kruca | Retroira

Kontura | Rand(bind)a

Pleniga | Fiŝosta (ankaŭ pleniga)

Muŝpaŝoj aŭ kokspuro | Galopa aŭ kuranta

La solvo troviĝas sur paĝo 16.

A:

B: