Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Portado

La plej oportuna maniero porti infanon dum mallonga vojaĝo estas per brustoportilo (por tre malgranda bebo) aŭ per dorsa portilo (por pli peza). Kun tiaj portiloj, vi povas facile supreniri ŝtupojn, eniri aŭtobusojn, ktp, kaj viaj manoj restas liberaj. La problemo estas tio, ke la infano rapide ekŝajnas tre peza, kaj vi estas devigata daŭre teni ŝin, eĉ kiam vi manĝas.

Tial vi eble preferos uzi rulseĝeton. Trovu kiel eble plej malpezan modelon, kiun vi povas faldi per unu mano, dum vi tenas la infanon per la alia. Se la bebo estas tro malgranda por sidi en ĉareto, verŝajne la plej bona solvo estas tiu speco de ĉareto, kiun oni povas malmunti. Por vojaĝado, elektu modelon kiel eble plej malgrandan, malpezan kaj facile (mal)munteblan.

Se vi estas sola, granda problemo estas porti bebon kun ĉareto kaj valizo. Eble vi povas pendigi la valizon de la ĉareto. En la plej malbona kazo, (se neniu volontuliĝas) necesas simple peti helpon de kunvojaĝanto, kiu mem ne havas tro da pakaĵoj. Kutime ŝi ne kuraĝos rifuzi!